Soneto kaj Sankta Spirito
mi pardonpetas pro la stato 
mi hodiaŭ ne fartas bone 
pro tio mi restos malfone 
sen iu artifika ŝato 

tagmanĝo kun la samaj gastoj 
sed ĉifoje en la vilaĝo 
ĉeokaze ĥoĥolomaĝo 
kun multaj flagetoj sur mastoj 

tamen kampoj al mi tre plaĉas 
mi iras admiri naturon 
dum aliaj en hejmo klaĉas 

ĝuste Sankta Spirito venas 
por subteni literaturon 
kiu al Dio apartenas 
Zurych, la 1an de junio 1998