Soneto pri la ĵaŭda festo
"Boże Ciało" - nomiĝas pole 
"Fronleichnam" vokas ĝin germane
mi serĉis en vortaroj vane 
verŝajne ĝi sonas petole 

en "Tages-Anzeiger" mi legas 
la liston de literatoroj 
laŭ ili mem famaj aŭtoroj 
mi ne konas ankaŭ ne negas 

mi volas iri procesie 
kiel iam al kvar altaroj 
propono venas refleksie 

denove mi pensas pri nomo 
je hodiaŭaj festaj faroj 
jes mi telefonos al Romo 
Zuriko, la 11an de junio 1998