Soneto refleksa ĉe fugo
mi pensas magre en silento 
ĉu Dio por ni l' mondon kreis 
en kiu ni poste pereis 
mankas respondo por momento 

tuj trankvilon rompis orgeno 
preĝejo pleniĝis per fugo 
kun la frazoj pretaj por flugo 
pensdaŭro fariĝis refreno 

sekreta estas malapero 
kaj ŝanĝo en nia konscio 
je akomodo de modero 

ĝuste kiel en fuga tono 
de peka al sankta racio 
meritoj perdiĝas en kono 
Zuriko, la 14an de junio 1998