Soneto kun laŭda recenzo
vokis min konata verkisto 
ke bonan recenzon tralegis 
kiu miajn verkojn laŭdegis 
skribis ĝin vagantpublicisto 

iu ŝtelis mian gazeton 
abonligitan ĉiutage 
ĝuste hodiaŭ senimage 
poste mi malkovris sekreton 

intertempe en la kafejo 
mi konstatis ke la aŭtoro 
skribis pri mia sonetejo 

poemojn kalkulis erare 
sed faris tion kun humoro 
kaj la teksto aspektis rare 
Zuriko, la 19an de junio 1998