Soneto kun nomeraretoj
Piotr Kuncewicz skribas denove 
uzante amikajn simptomojn 
aliordigas antaŭnomojn 
Stanisław Jan aspektas nove 

ŝajnas al mi ke ne mi estas 
ke temas pri alia homo 
aŭ pri mi sed kiel fantomo 
kiu mian eston molestas 

tiu ne akceptas erarojn 
kiu havas malfacilecojn 
sentante ĉiam nur amarojn 

kiu gvidas malpezan vivon 
tiu prenas ĉiujn eblecojn 
negativon kaj pozitivon 
Zuriko, la 20an de junio 1998