Soneto pri multaj predikoj
hodiaŭ en televidilo 
estis dek du preĝejprogramoj 
same dek du predikaj klamoj 
espereble eĉ por utilo 

pri siaj propraj interesoj 
ankaŭ de niaj proksimuloj 
zorgoj okazas sen postuloj 
ni ridas pro fremdulaj stresoj 

famo je kostoj de aliaj 
sed ĉu ili estas ŝuldantoj 
pri okazoj anomaliaj 

ĝuste pri similaj aferoj 
diris televidpredikantoj 
aŭdis ilin diversaj sferoj 
Zuriko, la 28an de junio 1998