Soneto kun jarcenta timo
"de patro mi prenis vivpovon 
por filo mi donos sopiron" 
(realeco jam perdis spiron) 
"por filino mi havas provon" 

mi kantis baladojn sur scenoj 
pri rabdo kiu montris celon 
feliĉon kaj malkonan velon 
sur maro plena de focenoj 

kiu kuraĝos tiel diri 
"tre bona dudeka jarcento" 
kuraĝuloj komencos miri 

mi diros jene ke nur timo 
dominis apud malprudento 
de politikistoj - sen limo 
Zuriko, la 29an de junio 1998