Soneto pri kondiĉa ŝanĝo
pri NATO ni aŭdas senpaŭze 
tio sonas originale 
sed povas finiĝi fatale 
iam tragike kaj nun naŭze 

eble la kvaran de junio 
festu ni iaman konkordon 
atingis ni liberan bordon 
sed poste okazis nenio 

tuj ĉiuj volis esti riĉaj 
alivorte kapitalistoj 
eblecoj estis malsufiĉaj 

nur kelkaj ruzuloj 
fariĝis per truko bankistoj 
inter ĝisnunaj mizeruloj 
Zuriko, la 4an de junio 1998