Soneto pri diversaj sferoj
kunveno gvidis ŝelma viro 
devenanta de Silezio 
la suda parto de Polio 
kun peza kaj kruda satiro 

en sejmo denove balotoj 
pri iu nova bagatelo 
dum ŝtato foriras de celo 
per falsaj reformaj komplotoj 

unu germana kritikisto 
defensis sprite la vidpunkton 
de Joseph Conrad - la verkisto 

ekstere meteoofero 
montris sur strato kontrapunkton 
henante laŭ pluva vetero 
Zuriko, la 5an de junio 1998