Soneto kun memvolofero
mi revenas al premiero 
de mia libro antaŭ domo 
de malĉasteco kun sindromo 
de hipermoralmaniero 

sur plastikbovo bondeziroj 
bedaŭre ĝi ne povis muĝi 
paŝtisto Feliks' volis fuĝi 
devigis silenton kun miroj 

iu fantomino skribaĉis 
"viroj estas porkoj" kaj iris 
al viro kiu ŝin ne plaĉis 

kun malestimo por memvolo 
ŝi humilon tra placo tiris 
ofere ekestis petolo 
Zuriko, la 6an de junio 1998