Soneto por la kamarado
ĉu vi jam kamarado Ombro 
la komunistan manifeston 
legis kaj ĉu vi faris feston  
kun kunuloj je granda nombro 

ĉu vi perfidis vian klason 
irante al liberaluloj 
ĉar proletoj estas stultuloj 
kaj ĉu vi kraĉigas amason?  

mi vidis antaŭ kelkaj jaroj 
kiel vi laŭte opiniis 
pri komunismaj kontraŭstaroj 

nun vi sur Bali libertempas 
ĉar iam tempo ironiis 
memoron vi en vino trempas 
Zurych, la 8an de junio 1998