Soneto pri rekta linio
pri vojaĝo venas avertoj 
"atentu ili vin mortigos" 
"ŝtelos trompos kaj maldignigos" 
mi pensas pri tiuj ofertoj 

mia lando laŭ avertantoj 
havas teruran opinion 
oni scias pri ĝi nenion 
bonan ĝuste pro arogantoj 

homoj estas sovaĝaj bestoj 
ŝtelas ĉie aŭtomobilojn 
kaj partoprenas en protestoj 

drinkas vodkon kaj kvereliĝas 
ĉiutage uzas pafilojn 
"polish jokes"-aŭtoroj prestiĝas 
Zuriko, la 10an de julio 1998