Soneto pri larika domo
agrabla larika dometo 
kun odoro rezinoriĉa 
staras la plej supre fetiĉa 
en vidindaĵa fabeleto 

sub tilio ribaj arbustoj 
apude larĝa juglandarbo 
kovras herbojn per sia barbo 
ĉerizojn kaj frambojn laŭ gusto 

en arbaro diversaj beroj 
instigas nin por ilin manĝi 
ankaŭ fungoj ŝajnas oferoj 

kornikoj grakas pego frapas 
ili provas nutron aranĝi 
larika domo tion gapas 
Piechowice-Kloc, la 20an de julio 1998