Soneto post jaroj denove...
mi faris iam la surprizon 
por muzo ludanta dancfeste 
la kazo aspektis honeste 
kiam mi faris analizon 

post multaj jaroj bela urbo 
estis kovrita per ombreloj 
tamen ne estis bagateloj 
pensi pri iama perturbo 

inter malsataj almozuloj 
kun suprigitaj vizieroj 
sandviĉojn manĝegis ruzuloj 

sur plaĝo laŭtaj megafonoj 
atestis pri vivmanieroj 
danĝeraj estis tiuj tonoj 
Kołobrzeg, la 22an de julio 1998