Soneto pri morta poeto
mortis poeto ni silentas 
ĉe poemo kliniĝas kapoj 
sen veftoj kaj ankaŭ sen varpoj 
persisto tute ne lamentas 

senco de vortoj estas fremda 
flustro spirita ŝajnas vera 
ĉu anĝela aŭ ĉu ĥimera? 
hanta voĉo estas ofenda 

funebra marŝo dadaisma 
sonas sur orienta strato 
morto ankaŭ estas artisma 

Cogito laŭdas Barabason 
sendepende de morta dato 
sorto kaŝigas Fortinbrason 
Varsovio, la 28an de julio 1998