Soneto frapanta ĉielon
estis planita granda festo 
premio tostoj kaj paroloj 
laŭdantaj - amikaj petoloj 
kaj poste media diĝesto 

mi pendas sur l' sama afiŝo 
por ironio alskribita 
al nacia vundo premita 
nur je arte farita kliŝo 

mi volis fari mokan pompon 
iri al majstro kun riproĉoj 
diri ke li subtenas trompon  

poeto bedaŭrinde mortis 
kaj eksilentis ĉiuj voĉoj 
frapante ĉielon li fortis 
Varsovio, la 31an de julio 1998