Soneto kontraŭheroeca
soldataj paŝoj faras bruon 
tra kiu trairas hurlado 
ŝakala kaj homa ĝemado 
poste oni vidas detruon 

homoj frakasitaj per tankoj 
bruligitaj en Somalio 
neĝigitaj en Italio 
ne scias jam pri homaj mankoj 

soldataĉoj estas la sola 
specio nun malbezonata 
por homaro kun ago mala 

ili revas pri heroeco 
kiu ja ne estas ŝatata 
pro ilia maltrankvileco 
Zuriko, la 15an de aŭgusto 1998