Soneto kun kazo freneza
ĉu frenezanta Nietzsche sciis 
ke rozo odoras per rozo 
aŭ ĉu laŭ streĉa diagnozo 
senĉese forte emociis 

li volis elimini Dion 
kaj Dio lin peze punigis 
min ankaŭ forte ruinigis 
ĉar prenis de mi preskaŭ ĉion 

Kuncewicz nomis min freneza 
kaj temis certe pri skribado 
en stadiumo hipoteza 

mi timas eĉ je propraj pensoj 
restante en pensa sklavado 
Nietzsche ŝvebis en multaj mensoj 
Zuriko, la 20an de aŭgusto 1998