Soneto je ruza kravato
kiam kapitalismo falos 
dank' al socialdemokratoj 
tiam certe mankos kravatoj 
kaj bankaj akcioj tuj knalos 

nun "sub kravato" direktoroj 
kun iom etaj pantalonoj 
streĉas brustojn por memtransponoj 
laŭ konservativaj bankmoroj 

similaj estas partianoj 
starigitaj sur ŝtupetaro 
komencantoj kaj veteranoj 

kravato estas purigilo 
por ne ĉiam pura ruzaro 
sed tamen ankaŭ sufokilo 
Zuriko, la 21an de aŭgusto 1998