Soneto pri festoj sen kaŭzoj
aperis denove spirito 
kiu timigas nin eĉ kiĉe 
kaj per freneziĝinta Nitzsche 
atestante pri mondekscito 

svisoj aranĝas multajn festojn 
bedaŭre en la sama tago 
por elekto mankas imago 
kaj tio elvokas molestojn 

ĉiuj dronas en folkloreco 
kaj ĉio estas la plej bela 
helpas fuĝi de nervozeco 

oni devas duoble pagi 
por aldonaĵo mortadela 
komercisto ne rajtas blagi 
Zuriko, la 28an de aŭgusto 1998