Soneto pri dentkuracado
mi fajfis kaj samtempe ridis 
kaj ĉiuj pro tio miregis 
mi eĉ per fajfado prelegis 
poste mi dentstaton ne fidis 

mi eĉ ne povis telefoni 
al Urban pro la naskiĝtago 
helpas min neniu plantago 
postmorgaŭ voĉo devas soni 

manĝi ne eblas ĉar la krono 
elstaras de aliaj dentoj 
nur kliniko - jen la propono 

feliĉe estas por mi loko 
kaj la kuracisto kun sentoj 
ekreagis al mia moko 
Varsovio, la 3an de aŭgusto 1998