Soneto pri Levo de Kruco
pri Levo de Kruco celebro 
en Einsiedeln estas anĝela 
kaj pro kandellumigo bela 
regas ĝojo kaj ne funebro 

en alia monda angulo 
okazas konfesa batalo 
temas pri krucoj sur gruzvalo 
krudulon kontraŭas prudulo 

al voĉo venas ekstremeco 
same judoj kiel kristanoj 
atestas pri malhumileco 

en konkludoj troviĝas moko 
kaj paroloj de ĉarlatanoj 
gvidas subigantojn al ŝoko 

Zuriko, la 14an de septembro 1998