Soneto kun mortaj flugiloj
ducent dudek naŭ pasaĝiroj 
flugis hodiaŭ al Nov-Jorko 
tamen kun malfeliĉa porko 
kaj kun morte rompitaj  miroj 

ĉiuj falis al Atlantiko 
en vrako neniu saviĝis 
ĉu ili volonte moviĝis 
je tiu tragediefiko 

disiĝis funebra etoso 
silente kun flustraj demandoj 
"ĉu eble via..." sen patoso  

morton oni ne povas plani 
ĝi troviĝas sur vivaj randoj 
kaj ofte ĝi volas rikani 
Zuriko, la 3an de septembro 1998