Soneto kun verko de Skrzypczak
"Skrybczak" oni lumigis false 
recenzoj bonaj sed kuraĝo 
de kritikisto en omaĝo 
tamen ne en muziko valse 

mi legas kaj ne povas kredi 
ke li ne komprenis intencon 
nek la virtuozan kadencon 
li povus krokodilojn bredi 

tiu monda kaoso brua 
en koncerto posedas ordon 
kun devizo estas kongrua 

fortepiano jam ne staras 
sed kuŝas ŝirante agordon 
dum Bettina Skrzypczak amaras
Zuriko, la 30an de septembro 1998