Soneto kun patrinkuiroj
amata patrino en tombo 
kaj mi kun Barbara en domo 
sentas viziton de fantomo 
hejmo ne estas katakombo 

verŝajne tiu hanto venis 
ĉar mi kuiras barĉon ruĝan 
spirito faris salton fuĝan 
sed mi pro tio ne ĉagrenis 

aperis ĵus hejmaj kuiroj 
de forgesita infaneco 
kaj pro bongustaĵoj suspiroj 

mi ofte eĉ trioble manĝis 
depende de porcigrandeco 
poste mi tiun moron ŝanĝis 

Zuriko, la 4an de septembro 1998