Soneto pri griza tageco
aviadilo kiu falis 
por Clinton ne estas ja temo 
en Irlando venas problemo 
por montri forton kiu knalis 

mi promesas por mi mem vane 
ke mi ne mencios pri nomoj 
tamen je similaj fantomoj 
realo aspektas rikane  

ĝuste mi tuj volas forstreki 
nomojn kiuj nenion diras 
kaj legantoj pri ili miras 

sed Monika Levinsky restos 
kaj ankoraŭ Clinton molestos 
ĉar ŝi scipovas bone leki 
Zuriko, la 5an de septembro 1998