Soneto pri radikoncepto
naskiĝis radia koncepto 
aŭtora elsendo la propra 
en la studio kvazaŭ kopra 
sed sen la kokosa percepto 

mi volis entute spontane 
informi pri literaturo 
arto kaj entute kulturo 
mem ludi la rolon eĉ vane

sinjoro mi vin bone aŭdis 
ĉu mi povas ion proponi?
la homoj aferon aplaŭdis 

en semajno nur unufoje 
sufiĉas por lingvon ekkoni 
ago por ago... paranoje
Zuriko, la 12an de januaro 1999