Soneto pri riĉa mizero
ili manĝas ĉie - en tramo 
sur strato en ĉiuj anguloj 
tamen ili estas riĉuloj 
sed kun pajlo de la tiamo 

sandaloj kaj blankaj ŝtrumpetoj 
bunta kravato laŭ temp-modo 
kaj la malgranda epizodo 
decidas pri subaj ŝtupetoj 

alie - ili ne scipovas 
esti riĉaj kaj la mizero 
de pasinteco forte blovas 

la komparativa komplekso 
fariĝas groteska prospero 
je la novriĉeca kodekso
Zuriko, la 14an de januaro 1999