Soneto pri la agordisto
Roĥo havis du orajn dentojn 
ĉe agordado de piano 
ridis ĉiam mia landano 
farante ordentajn eventojn 

per siaj ordentoj en buŝo 
fariĝis eksterordinara 
kaj kun unikuloj kompara 
eĉ radianta per kortuŝo 

gepianistoj lin invitis 
al bonaj sed grasaj manĝfestoj 
do li manĝegis sen protestoj 

ekestis nekredeble dika 
finfine estis tro unika 
pro tio neniun vizitis
Zuriko, la 19an de januaro 1999