Soneto pri la revueto
la literatura revuo 
fakte ni diru revueto 
valoras laŭ unu esteto 
eĉ kun la koncepta vakuo 

diletanta arto de preso 
ege patosaj artikoloj 
el motive mucidaj skoloj 
tute sen viva intereso 

nomo pli granda ol rezulto 
dependa de grandriverencoj 
kaj de baptopatra konsulto 

en enhavo pensa malmulto 
preskaŭ neniuj diferencoj 
ene inter saĝo kaj stulto
Zuriko, la 21an de januaro 1999