Soneto pri unu aganto
la vorto aganto entute 
sonas iom maladekvate 
al tio kio akurate 
efektiviĝus atribute 

li estas pozitiva homo 
kun tre negativaj influoj 
ĉiam kun "mi" en kontribuoj 
la plej grava estas pronomo 

jen ĉion scianta eksperto 
preskaŭ senpaŭze parolanta 
"mi"-anta je ĉiu aserto 

eĉ se li vere scias multe 
lia scio fariĝas vanta 
finfine aspektas li stulte
Zuriko, la 24an de januaro 1999