Soneto intelektperforta
okazas tio ĉi tre ofte 
ke intelekto perfortigas 
trankvilajn homojn kaj timigas 
ilin dum ili vivas softe 

intelekttotalitarismo 
estas ekskluzive danĝera 
ĉar l' dua flanko estas vera 
ne arta kiel dadaismo 

intelekte oni mortigas 
maldefendajn individuojn 
ilin malsanojn injektigas 

por tiu krima spiritmurdo 
justeco disdonas instruojn 
tio estas justa absurdo
Zuriko, la 25an de januaro 1999