Soneto pri la dispartigo
pri Pollando dispartigita 
oni certe kelfoje aŭdis 
nun tiun ideon aplaŭdis 
novriĉeco ĵus instigita 

ili ne scias ke mi estas 
polo kaj estas sinceraj 
enhavoj certe krimaferaj 
neniun de ili molestas 

mi silentas eĉ ĝis suspekto 
ili demandas pri doloro 
kaj pri la malsana aspekto 

biero aldonas kuraĝon 
"dispartigu landon por oro!" 
mi blasfemas tiun mesaĝon
Zuriko, la 29an de januaro 1999