Soneto pri la instalistoj
en artado instalatoro 
kaj alinome instalisto 
estas konstanta fatalisto 
scias pri tio prokuroro 

svisoj servaĉas mafiulojn 
gazetoj skribas pri la cento 
de malproksima oriento 
ili serĉadas naivulojn 

oni disdonadis oblaton 
kiam pastro ĉiujn deziris 
veran oron ne surogaton 

artisto ludis polonezon 
de ĥoĥoloj kaj mi ne miris 
ke popolo kaptis frenezon
Zuriko, la 31an de januaro 1999