Soneto pri tro forta ŝraŭbo
mi interesiĝas pri Kubo 
malpleniĝas vortoj pri belo 
sen valora socia celo 
kaj regas senespera dubo 

tiuj de CIA malvenkis 
pro tio ne estas blokado 
per tro forta ŝraŭba premado 
kuba demokratio benkis 

kubanoj sur benkoj sidiĝis 
laŭ la ordono de reĝimo 
kie perforte trankviliĝis 

tipa komunisma sistemo 
senrespondece regas timo 
laŭ ideologia skemo
Zuriko, la 4an de januaro 1999