Soneto pri absurdaj agoj
frenezo bezonas koncepton 
sed ankaŭ grandan singardemon 
kiel perdi kroman dilemon 
akirante bonan efekton?

ideoj estas interesaj 
nur ke fakeco estas klara 
fino povas esti amara 
post agoj utile tro stresaj 

tio sonas iom banale 
ni scias - volo ne sufiĉas 
eraroj finiĝas fatale 

ago por ago - jen absurdo 
kiam morto en radoj kriĉas 
rekuron ŝalti estas murdo
Zuriko, la 8an de januaro 1999