Soneto kun dia dediĉo
ĉe mi kuŝas "Grekaj insuloj" 
se mi tie neniam estus 
tiam min pekoj ne molestus 
kiel vivi kun manipuloj? 

alvenis amiko Romano 
kiun iu iam krucigis 
kaj tiel Dio lin punigis 
sed li daŭre estas profano 

li skribis al mi la dediĉon 
"amikon de Sinjoro Dio" 
la libro posedas nun riĉon 

ni volis ambaŭ ion manĝi 
sed proksime estis nenio 
ĉu mi devas loĝlokon ŝanĝi?
Varsovio, la 16an de oktobro 1999