Soneto ĝue sereniĝa
de Olŝtino al Varsovio 
mi sentis sin feliĉe proda 
ĉar perdiĝis temo klopoda 
kaj bone disvolviĝis ĉio 

la libro estos ĝustatempe 
presita - presisto afabla 
kaj en sia fako kapabla 
verŝajne ne agados trempe 

estas momentoj ke laciĝo 
strebas al indiferenteco 
kaj ŝanĝiĝas al sereniĝo 

menso fariĝas tuj laĝera 
okuloj brilas per lerteco 
impresiĝemo estas vera 
Varsovio, la 18an de oktobro 1999