Soneto pri vena bezono
"venas bezono" oni diris 
por kovri faritajn erarojn 
kaj komenci novajn preparojn 
kiuj l' samajn problemojn tiris 

tiu slogano servis bone 
kiel kontraŭprotestrimedo 
nun alvenas simila kredo 
gestoj por aspekti impone 

"alvenas bezono" - "...ni prenas 
tamen ni nenion redonas 
ĉar ni aliajn ne subtenas" 

"tiel estis estas kaj estos" 
decidanto tion proponas 
sed de tio nenio restos
Varsovio, la 23an de oktobro 1999