Soneto kun poet-invado
INVADO DE POETOJ - l' nomo 
kiu estas ege aspira 
sed ĉu por verkado inspira 
dum perdas sencon verksimptomo 

poetoj post hejmen reveno 
devas ŝerci maltrankvilecon 
kaj ne pacigatan mildecon 
ĉar suferas krea deveno 

oni aŭdas ke por verkisto 
"bona vetero de animo" 
estas necesa je ekzisto 

bedaŭre la vorto INVADO 
neniam diras pri maksimo 
ke verkas nur maltrankvilado  
Varsovio, la 7an de oktobro 1999