Soneto mistikraciisma
kiel raciisto mi kredas 
ke ĉio havas motivigon 
sed mi kulturas mistikigon 
ĉar mi sian spiriton bredas 

iu diros "duoble blagas 
aŭ li estas idealisto 
aŭ malserena ateisto" 
mi tamen tiel ne reagas 

mi povas preĝi se mi volas 
ĉar preĝo estas verko arta 
per ĝi homo sin mem konsolas 

por malhavantoj de humoro 
peruko fariĝas bonfarta 
je seriozo kaj honoro  
Zuriko, la 13an de novembro 1999