Soneto pri rapidelsendo
mi tre rapide surbendigis 
por "Offener Kanal" - apertan 
kanalon - programon ofertan 
akrajn sekvencojn mi forigis 

temas pri tio ke popolo 
devas forlasi heroecon 
por ke subteni laborecon 
laŭ de mallaboruloj volo 

lastatempe sur nia mondo 
sufiĉas herooj kaj mankas 
kontraŭsenlaboreca fondo 

kiel ĉiam regas ruzaĵo 
por kiu homoj ankaŭ dankas 
ĉar gravegas ja travivaĵo 
Zuriko, la 18an de novembro 1999