Soneto kun liberallefto
finfine ili en Florenco 
trovis nomon ĝustan por tio 
liberalmaldekstra partio 
la simptomo de dekadenco 

"konscio - ento" - fundamento 
pri kio temas en agado 
de socialista movado 
en kapitalisma segmento? 

en principoj socialistaj 
restis nenio de maldekstro 
nur kondiĉoj liberalismaj 

ili esperas ke amaso 
akordos kiel en orkestro 
"konscio - ento" poste kaso 
Zuriko, la 22an de novembro 1999