Soneto pri unu sponsoro
atentu al tiel nomata
sponsoro kiu ne reagas 
kiam mi por biero pagas 
dum li ĝin mendis - akurata  

Clopot eĉ al la libro trafis 
inter tute konvenaj nomoj 
li devus esti ĉe fantomoj 
ĉar trompitaj al li jam pafis 

li mendis libron de l' verkisto 
Samsel pri glorbiografio 
kaj poste okazis trompisto 

jes li ne pagis por laboro 
l' aŭtoron ĉantaĝis mafio 
estis hororo pro sponsoro 
Zuriko, la 25an de novembro 1999