Soneto pri pena elekto
hodiaŭ kazo kaptas kazon 
pri avo preĝo liturgia 
kaj en Einsiedeln konsilia 
aranĝo sendanta ekstazon 

en Lucerno l' mondaj famuloj 
ĉe amikoj spektaklo lasta 
kun kanto enhave bombasta 
krom tio adventaj formuloj 

Barbara diras "restu hejme 
estas simple kaj sen klopodoj 
ĉie alie estas sejme" 

telefono "mi vin atendas" 
"ne gravas - laŭ novaj metodoj 
mi ne partoprenas - mi sendas..."
Zuriko, la 29an de novembro 1999