Soneto pri konjunkturistoj
tiam mi estis ofte sola 
kaj nun herooj sur festenoj 
starigas brustojn por ordenoj 
afero kabaredpetola 

de mi popolaj milicistoj 
kaŝiĝis en strataj anguloj 
sciante pri miaj postuloj 
rilate al protagonistoj 

singardemaj konjunkturistoj 
ŝanĝis la ideologion 
kaj krias "ni kapitalistoj!" 

sed pajlo elstaras de ŝuoj 
ili nun laŭdas religion 
malgraŭ iamaj malkongruoj
Varsovio, la 3an de novembro 1999