Soneto - hodiaŭ kaj iam
ne Vieno ne Venecio 
kiel certe en frua plano 
iam estis sed laŭ spontano 
en la propra lando Svisio 

ĉiujare en tiu tago 
pri Andrzej Bednarski memoro 
ne funebre sed kun humoro 
venas - restas en sarkofago 

mia filo estas Andreo 
ĝuste pro la nomo de avo 
eĉ se povus esti Tadeo 

la afero nun egaliĝas 
ĉu de ŝpinaĵo ĉu de glavo 
alidirekte disvolviĝas 
Zuriko, la 30an de novembro 1999