mi pensis pri io hazarde subite venis volonteco kanti "Roton" - mia poleco komencis funkcii petarde "ni ne lasos l' teron" - mi lasis kaj krome eĉ germaniziĝis tro rapide paradiziĝis dum patria mizero pasis post du tagoj patriotgregoj festos Tagon Sendependecan sed surdigos ilin jelpegoj kaj sonos "L' Unua Brigado" anstataŭ "Roto" - moron decan kovros daŭre persekutado