Soneto pri tumultsignifo
mi estas tute konvinkita 
ke fino de kapitalismo 
baldaŭ venos pro globalismo 
globalizo estos venkita 

kiam tumulto deprimiĝas 
revenas al primitivismo 
tiam mankas memkritikismo 
kaj amaso preme turniĝas 

amaso estas malgvidebla 
oni povas ĝin iom puŝi 
kaj formi - tiam estas febla 

eksplodos poste malaperos 
l' mondo povos liberon tuŝi 
sed mizero servon oferos 
Zuriko, la 10an de decembro 1999