Soneto kompare sovaĝa
apogante solidarecon 
post ŝanĝo de politikstato 
mi volis en kvietklimato 
resti forlasante trodecon 

mi sciis ke tero turniĝas 
kaj mi foriris de Pollando 
ne pro iu malriĉa stando 
kiu neniam disvolviĝas 

mi estas nun malĉeestulo 
alie mi estas nenio 
almenaŭ je mia postulo 

tamen "heroojn" mi avertas 
ke ili nun por ironio 
sovaĝiĝis kaj maldisertas 
Zuriko, la 12an de decembro 1999